Poliptiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Altara poliptiko en la kirko de S-ta Wolfgang en Schneeberg

Poliptiko estas

  • pentraĵo konsistanta el pluraj tabuloj ĉarnire ligitaj, kunfaldeblaj; se estas du aŭ tri tabuloj, oni uzas la esprimojn diptiko resp. triptiko.
  • registro de bienoj aŭ de urboj, uzata en Mezepoko kaj en malfrua Romio.

La vorto devenas el la helena lingvo (πολυ- = mult-, πτυχή = faldo) kaj aludas al la formo de la objekto.