Polurmaŝino


La plankpolurmaŝino, polurmaŝino aŭ plankpolurilo estas elektra laborilo por poluri la plankon. Ĝi estas pluevoluo de la enĉambra balailo.
En la jaro 1904 la hungara inventisto Alfred Pongracz konstruis la unuan elektran polurmaŝino por poluri plankojn (Germana Regna Patento n-ro 166 534 de la 30a de aŭgusto 1904). La inventisto fiaskis pro teknikaj mankoj de la maŝino. La firmao AEG en Berlino ne povis liveri la de Pongracz menditaj 1000 elektromotoroj kaj komisiis Berlinan inĝenieron Ernst Franke pluevoluigi la maŝinon ĝis plena funkciado kaj seria maturiĝo.
Tial Ernst Franke fondis en 1905 la Deutsche Blitzbohnergesellschaft m.b.H. (= Germana fulmrapidpolura societo l.r.) el kiu fariĝas en 1912 HAWIG Hauswirtschaftsmaschinen-Gesellschaft (HAWIG Mastrumadmaŝina societo). HAWIG anoncis multajn patentoj (i.a. Germana Regna Patento n-ro 468099 de 1a decembro 1926) kaj kiu surmerkatigis la unuan elektran polurmaŝio por plankoj.
La polurmaŝino „Victor“, de Ernst Franke el la jaro 1912 konsistis el elektromotorokunalkonstruitaj kaj forpreneblaj brosoj, kiuj turniĝis post la enŝalto de la motorokaj poluris la plankon.
Pli poste la maŝino ricevis du diskojn kun polvosuĉigilo, Ekzistas ankaŭ polurmaŝinoj kun tri disko-brosoj. Intertempe la purigmaŝino anstataŭis la polurmaŝino.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Elektronisches Patentdokumentenarchiv[rompita ligilo]