Polyantha-rozoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
rozkultivaroj

Biologia klasado
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La nomon Rosa polyantha estis de la germanaj botanikistoj Philipp Franz von Siebold kaj Joseph Gerhard Zuccarini, kiuj nomis per tiu termino en 1843 la multeflorantan rozon el orienta Azio. La saman rozon nomis ls sveda botanikisto Carl Peter Thunberg jam en 1784 Rosa multiflora .

Polyantha-rozoj, de la greka polyanthes: multflora; ekestis el multfoja kruciĝoj de tiu rozo. La unua Polyantha-rozo ekestis la 1875 enkondukita 'Ma Paquerette' de Guillot kaj kvin jaroj poste 'Mignonette'.

Karakterizaĵoj de Polyantha-rozoj estas la umbela floraro kaj la tre densa kresko. Tiuj rozkultivaroj grandparte estas senodoraj, kvankam ekzistas ankaŭ bone odorantaj kulivaroj (ekzemple 'Natalie Nypels').

Al la Polyantha-rozoj ankaŭ apartenas la tiel nomataj Kompakta-rozoj, kiuj estis breditaj de la nederlanda rozbredisto Gerrit de Ruiter. Ili kreskas ege kompaktaj, nur 30–40 cm altaj kaj havas rigidajn branĉojn.

La komence de la 20a jarcento breditaj Polyantha-hibridoj estas el tiuj breditaj kulturrozoj, kiuj havas grandajn, duonplenaj florojn kun allogaj koloroj. Oni rekomendas planti ilin en grupojn. Ekzistas simplaj kaj plenaj kultivaroj.

Pere de enkruciĝoj de te-hibridoj kaj pluraj sovaĝaj rozoj ekestis multajn formojn, kiujn oni kunigas hodiaŭ al la grupo de bedrozoj.

Kultivaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 'Garnette', 1951, Tantau, ruĝa
  • 'Goldilocks', 1948, Boerner, flava
  • 'Guletta', 1976, de Ruiter, flava
  • 'Ma Paquerette', 1875, Guillot, blanka
  • 'Margo Koster', 1931, Koster, oranĝkolora, mutacio de 'Dick Koster'
  • 'Muttertag', 1950, Grootendorst, brile ruĝa
  • 'The Fairy', 1932, Bentall, rosea, hibrido kun Rosa moschata
  • 'Yvonne Rabier', 1909, Turbat, blanka

Galerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Welt der Rosen