Polilepido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Polylepis)

La polilepido[1] (latine Polylepis) estas genro kiu enhavas 28 agnoskitajn arbustajn kaj arbajn speciojn,[2] kiuj estas endemiaj de mez- kaj alt-altitudaj regionoj de tropikaj Andoj.[3] Tiu grupo estas unika en la familio de Rozacoj kiuj estas ĉefe vento-polenigitaj. Ili estas kutime tordita laŭ formo, sed en kelkaj areoj kelkaj arboj estas 15–20 m altaj kaj havas 2 m-dikajn trunkojn. La foliaro estas ĉiamverda, kun densaj malgrandaj folioj, kaj ofte havantaj grandajn kvantojn de mortintaj bastonetoj kiuj pendas suben el la suba flanko de la kanopeo. La nomo Polylepis estas fakte derivita el la grekaj vortoj poly (multaj) plus letis (tavoloj), referante al la disfoliiĝanta, mult-tavola arboŝelo kio estas komuna al ĉiuj specioj de la genro.[3] La arboŝelo estas dika kaj aspra kaj dense tavolenhava por la protektado kontraŭ malaltaj temperaturoj.

Kelkaj specioj de Polylepis formas arbarojn kiuj bone kreskas sub la normala arbolimo en herbejaj kaj arbustaraj asocioj ĉe altaĵoj de ĉirkaŭ 5000 m; kio faras ke la genro Polylepis aperas kiel la plej alta nature arba angiosperma genro en la mondo.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
  2. (2006) “Promiscuity in the Andes: Species relationships in Polylepis (Rosaaceae, Sanguisorbeae) based on AFLP and morphology.”, Systematic Botany 31, p. 547–559. doi:10.1600/036364406778388629. 
  3. 3,0 3,1 3,2 Simpson, Beryl B. "A Revision of the Genus Polylepis (Rosaceae: Sanguisorbeae)." Washington, D.C.: Smithsonian Institution Press, 1979. Vol. Smithsonian Contributions to Botany. Print