Pontida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vidaĵo de la urbo

Pontida (Puntida en bergama dialekto) estas vilaĝo en Italio de 3.193 loĝantoj en la Valo San Martino, en la provinco de Bergamo, je 16 km de Bergamo.

Geografio

Ĝi havas surfacon de 10,14 km², kaj alton de 313 m super marnivelo. Ĝi estas en la plej mallarĝa parto de la valo, ĉe la deklivoj de Monto Kanto. La nomo rilatas al ponto kiu utilis por trapasi la valon.

Historio

Jam estis romia setlejo ĉe la ŝoseo de Bergamo al Como. Poste estis longobarda setlejo. Fine de la 11a jarcento oni fondis tie abatejon de benediktanoj.

La 7an de aprilo de 1167 okazis la ĵuro de Pontida kiun faris la Lega Lombarda por lukti kontraŭ la reĝo Frederiko la 1-a, Imperiestro de la Sankta Romia Imperio.

La monaĥejo estis detruita en 1373 de la familio Visconti. En 1798 denove estis detruita de la franca armeo de Napoléon Bonaparte, sed en 1911 la benediktanoj rekonstruis ĝin.

El 1990, ĉe herbejo proksima de la historia abatejo kie okazis la ĵuro de la historia Lega Lombarda, okazas jaraj kunvenoj de la politika movado de la Norda Ligo estrita de Umberto Bossi.

Vidindaĵoj

  • Preĝejo de Sankta Jakvo, gotika, 13a jarcento.
  • Abateja muzeo.
  • Sanktejo de Beata Vergine Addolorata.