Ponto Bagration (Moskvo)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Ponto Bagration kaj Turdomo 2000
Ponto Bagration kaj Moskva-Siti nokte
Ponto Bagration (ruse Мост Багратио́н) estas piedira ponto trans rivero Moskva en centra parto de Moskvo. Ĝi estis malfermita en 1997 antaŭ festado de 850-jariĝo de Moskvo kaj nomita je honoro de princo Pjotr Bagration. La ponto estas kunigita kun Turdomo 2000 kaj ligas ĝin al la ĉefa parto de Moskva internacia negoca centro Moskva-Siti.