Ponto de la Venko
Ponto de la Venko | |||
---|---|---|---|
Հաղթանակի կամուրջ | |||
ponto | |||
Bazaj datoj | |||
Arkitekto | Artashes Mamijanyan vd | ||
Malfermo | 1945 | ||
Lando | Armenio vd | ||
Situo | Erevano | ||
Situo | |||
Geografia situo | 40° 10′ 30″ N, 44° 29′ 58″ O (mapo)40.174944.4994Koordinatoj: 40° 10′ 30″ N, 44° 29′ 58″ O (mapo) | ||
| |||
La Ponto de la Venko (armene Հաղթանակի կամուրջ, Haghtanaki Kamourtch) estas ponto sur la rivero Hrazdan en Erevano, ĉefurbo de Armenio.
Temas pri ponto el du risortoj kaj tri arkoj konstruita el ŝtonoj en la jaro 1945, kaj nomata de la venko honore al la venko kontraŭ la nazioj fine de la Dua Mondmilito. Ĝi estis dizajnita de la arkitektoj Artaĉes Mamaĝanjan kaj Aŝot Asatrjan kaj la inĝeniero Simon Ovnanjan.
Ĝi situiĝas sudokcidente de la urbo, komunikigas ĝin kun la Internacia Flughaveno Zvartnoco, Eĉmiadzin kaj Aĵapnjako, kaj fermita en 2005 pro remodelado.