Port Angeles (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La haveno de Portanĝeleso kaj la Olimpika Montaro

Port Angeles [portEnĝles] (angle: Port Angeles; esperantigita kiel Portanĝeleso, analogie laŭ Losanĝeleso) estas la plej granda urbo en la Olimpa Duoninsulo de nordokcidenta Vaŝingtonio, Usono. Laŭ la usona Buroo Censa, en 2000 troviĝis 18 397 loĝantoj en la urbo. En Portanĝeleso estas la sidejo de Kantono Clallam.

Historio

Al la haveno la hispana esploristo Francisco Eliza en 1791 donis la nomon Puerto de Nuestra Señora de los Ángeles; ĝis la mezo de la 19-a jarcento ĝi atingis la nunan, duonangligitan formon.