Portalo:Komputiko/Aktualaĵoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 24-an de januaro 2008 la firmao VIA Technology prezentis novan procesoron kongruan al x86-arkitekturo. Arkitekturo de la procesoro havas nomon Isaiah. Procesoro Isaiah havas 64-bitan superskalaran arkitekturon kun ekstervica (angle out-of-order) plenumo de instrukcioj. Krome, la arkitekturo inkluzivas teknologion de pli komputopovaj plurmediaj plenumaĵoj. Kroma trajto de Isaiaha fundamento estas nova arkitekturo de virtuala maŝino. Unua generacio de procesoroj Isaiah estos laŭkonekte kongrua al procesora familio VIA C7, kio permesos glate veni al vasta uzo de la nova procesoro. De komence la procesoro estos fabrikata laŭ 65-nm teknologio. Hodiaŭ estas memorinda tago por ajna laboranto de Centaur Technology (la procesora distrikto de VIA Technology). Nia taĉmento, inkluzivanta proksimume cent altnivelajn inĝinierojn, sukcesis ek de la nulo krei plej energiadekvatan, en la mondo, arkitekturon por x86 instrukciaro, karakterizita per elstara komputopovo kaj fleksebla funkciigo. – diris Glen Henri (Glenn Henry), la prezidanto de Centaur Technology.