Portalo:Aŭgurado/Numerologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La numeroj en numerologio estas ŝlosilo al serĉado de koneksoj, ekzistantaj en la homa konduto kaj traktado. Tio estas fajnaj energioj, kiam ĉiu numero vibras en alia dimensio, ĉiu estas tre specifa kaj ne eblas ŝanĝi ĝin kun alia.

Laŭ kvantoj kaj diverseco la numerologio helpas nin senvualigi diferencajn vibradojn de ĉiu el ni. Tio estas energioj, kiuj ni elektis antaŭ nia veno sur tiu ĉi planedo kaj kun ilia helpo ni havas eblecon kompreni, kiajn ekzamenojn kaj kiajn direktojn ni elektis. Ni devas konsideri ne nur nian propran daton de naskiĝo, sed ankaŭ la tempon, en kiu ni vivas. Homoj, kiuj naskiĝis kun simila dato en lasta jarcento kaj havis similan aŭ la saman kradeton, verŝajne kondutus en diversaj situacioj per diferenca maniero, ĉar la vibradoj de tiama tempo influis ilin alie.

La unuopaj numeroj agadas sur certa vibriga nivelo kaj se ni volas aŭ ne, ili agadas ankaŭ je ni aŭ kun nia konsento aŭ sen ĝi.