Portalo:Aŭstralio/La vivanta muzeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antaŭ milionoj da jaroj, Aŭstralio apartiĝis de aliaj termasoj, kunprenante la vivspeciojn tiutempajn. Aŭstraliaj birdoj kaj bestoj fariĝis izolaj.

La tempo iasence haltis. Multaj specioj estas vivantaj reprezentantoj el nekredeble fora pasinteco. La marsupialoj estas precipe fascinaj; ĉi tiu familio estas unikaĵo aŭstralia. La ornitorinko estas akva harbesto kun anasosimila beko, ĝi tamen demetas du ovojn jare. Ankaŭ la formikomanĝa ekidno, la sola alia ovodemetanta mamulo konata, estas aŭstralia. La ventropoŝaj bestoj de Aŭstralio, la arbogrimpaj koaloj kaj diversspecaj kanguruoj disvaste troveblas tra la lando. Plej bone konataj aŭstraliaj birdoj estas la ridanta "kookaburra" (kukubara), kaj la menuro (lirobirdo), lerta imitanto kaj eleganta dancanto.

La fascina faŭno de Aŭstralio estas rigardebla en la sovaĝejo, se vi estas pacienca. Alie, kiel multaj aŭstralanoj, vi knatiĝos kun ĝi en best-rezervejoj, naciaj parkoj, naturrezervejoj kaj zoologiaj ĝardenoj.