Portalo:Birdoj/Enkonduko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Birdoj (Aves) estas dupiedaj varmsangaj vertebruloj. Sume estas konataj proksimume 9300-9800 specioj de birdoj.

La birdoj laŭ la plej novaj esploroj evoluis el etaj teropodaj dinosaŭroj en la paso de ĵurasio. La hodiaŭaj birdoj estas karakterizataj per plumaro, beko sen dentoj, metado de ovoj kun malmola ŝelo, alta grado de metabolismo, koro kun kvar kameroj kaj malpeza, sed firma skeleto. Plimulto de la birdoj havas la antaŭaj ekstremaĵoj ŝanĝiĝintaj en flugiloj ebligantaj flugon, malgraŭ tio ke palaeognatedoj kaj kelkaj pluaj endemiaj insulaj subspecioj perdis tiun ĉi kapablon por flugi. >>pli