Portalo:Esperanto/Kalendaro/15-a de junio
- 15-a de junio 1959: En Lodzo mortas la oftalmologo Kazimierz Bein, kiu ĝis la jaro 1911 sub la pseŭdonimo Kabe estis inter la tiutempe plej elstaraj tradukistoj de esperantlingva literaturo.
- 15-a de junio 2008: Vikipedio en Esperanto atingas la sojlon de 100 000 artikoloj. La esperantlingva projekto naskiĝis antaŭ ses jaroj kaj duono - precize, la 2-an de januaro 2002.