Portalo:Historio/Mindaugas la 2-a (Litovio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mindaugas la 2a de Litovio

Mindaugas la 2a de Litovio, naskiĝis en Monako-malnova urbo (Princlando Monako), kaj mortis en Rapallo (Italio) la 24an de marto 1928; li estis la nura reĝo de Litovio en la 20-a jarcento.

Naskita kiel germana princo Vilhelmo de Urach, li kreskis kaj pasigis la plej grandan parton de sia junaĝo en Monako, kie lia patrino Florestina estis reganto de la princlando. Wilhelm kreskis do kulture franclingva.