Portalo:Inĝenierarto/Artikolo de la monato/2013-09

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rockwell-metodo por mezuri la durecon de materialo.

Durecomalmoleco estas la mekanika rezistanco, kiun mola korpo kapablas kontraŭ pli dura korpo. Ankaŭ ĝi povas esti difinita kiel la kvanto da enegio, kiun korpo eblas absorbi pro aplikita forto antaŭ rompiĝi aŭ deformiĝi. Kelkaj aliaj fizikaj ecoj rilataj al dureco estas la resilienco kaj duktileco.

La durec-mezuro de korpoj ebligas konkludojn pri kelkaj ecoj, depende de la speco de la korpo. Ekzemplo estas la eluziĝmaniero. Duraj okulvitroj malpli gratdifektiĝas, duraj dentradoj malpli rapide uzdifektiĝas. Je la elekto de eĝaj iloj kiel frezkapo aŭ rotaciĉizilo, la dureco havas gravan signifon, ĉar duraj iloj pli longe sin tenas akraj.

legu pli...