Portalo:Juro/Elmontraĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jan 2007: Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj

La franca Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj estas unu el la plej fundamentaj aktoj de la franca revolucio de 1789. Ĝi difinas plurajn individuajn aŭ kolektivajn rajtojn por la franca popolo kaj eĉ por la tutmondaj homoj (ĝi volas sin universala). Ĝin alprenis la Nacia Konstitucidona Asembleo (Assemblée nationale constituante) la 26-an de aŭgusto 1789. [...] Hodiaŭ la nuna konstitucio de Francio plu referencas al la Deklaracio en sia antaŭparolo, tiel ke la franca Konstitucia Konsilio kontrolas la laŭkonstituciecon de leĝo i.a. surbaze de ĝi (ekde 1971). (Legu pli...)