Saltu al enhavo

Portalo:Juro/Enkonduko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Ubi societas, ibi ius": kie socio, tie juro (romia maksimo).

Juro estas la aro de reguloj aŭ normoj, kiujn difinas kaj akceptas la homoj por regi la sociajn rilatojn, kaj kiujn garantias la publika potenco, nome la ŝtato.

La devigeco de la jura regulo kaj la puno ligita kun ĝi distingigas la ĉi-lastan disde la reguloj morala kaj ĝentileca. La punon donas la ŝtato (t.e. estaĵo artefarita de la homoj), kio distingigas la juran regulon ankaŭ disde la religia regulo.

La objektiva juro estas la aro de la juraj reguloj. La pozitiva juro estas la aro de la juraj reguloj, kiuj efektivas en koncerna ŝtato je koncerna momento; la juroj ja malsamas en tiuj aŭ aliaj landoj, kaj ankaŭ ŝanĝiĝas laŭ la tempo.

Juron tradicie simbolas pesilo, glavo kaj blindeco >>