Portalo:Libera programaro/Artikolo de la monato/7

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Libera Programaro (angle "Free Software") estas movado kiu celas krei libere uzeblajn, distribueblajn kaj ŝanĝeblajn komputilajn programojn. La iniciatinto estas Richard Stallman, kiu fondis organizon FSF por antaŭenigi ĝin. Ili promesas al ni ke Libera Programaro konservas kvar specoj de libereco, por la uzantoj de la programaro:

  • Libereco 0: La libereco por uzi la programon, por iu ajn celo.
  • Libereco 1: La libereco por studi kiel la programo funkcias, kaj ŝanĝi ĝin por viaj bezonoj. Atingo al la fontkodo de la programo estas antaŭkondiĉo por tio ĉi.
  • Libereco 2: La libereco por disdoni kopiojn, do vi povas helpi vian najbaron.
  • Libereco 3: La libereco por plibonigi la programon, kaj disdoni viajn plibonigojn al la publiko, por helpi ĉiujn. Atingo al la fontkodo estas antaŭkondiĉo por tio ĉi.