Portalo:Tramtransporto/Enkonduko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interno en tramo
Interno en tramo

Tramtransporto estas speco de surrada transporto uzata en urba amasa transportopublika transporto. Nuntempe la tramoj havas kutime elektran movumon, dum kio ili prenas la elektron el trolea kondukilaro helpe de pantografa kolektilo. Speciala tipo de tramtransporto estas rapidtramo.

La tramtransporto diferenciĝas de fervoja transporto kutime per tio, ke ĝi estas pli ofte gvidata sur komunikaĵoj (kutime en la stratoj de urbo), per trafikado sole de persona transporto, per malpli grandaj distancoj inter haltejoj, malpli pezaj veturiloj, malpli granda maksimuma longeco de la vagonaroj, per pli mallongaj intervaloj, per alia maniero de gvidado de la trafiko kaj diferenca laŭleĝa kadro reguliganta manieron de aprobado kaj teknikaj postuloj... La tuta artikolo