Portiko de la Gloro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Detalo de la Portiko de la Gloro. Ĉi bildo troviĝas en la okcidenta fasado de la katedralo.

La Portiko de la Gloro de la Katedralo de Santiago-de-Kompostelo estas portiko romanikstila farita de Majstro Mateo kaj liaj laboristoj komisiita fare de la reĝo de Leono Ferdinando la 2-a, kiu donacis por tiu celo cent maravedojn en 1168 kaj 1188, la lasta dato enskribita en ŝtono kiel indikaĵo pri kompletigo.

La 1-an de aprilo 1188 la linteloj de la portiko estis metitaj kaj la konkludoj estis prokrastita ĝis 1211.