Portondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komerca FM elsendanta sendilo ĉe radiostacio . Ĝi elsendas kun portfrekvenco egala al 101.9 MHz.

Portondo estas ondo, ĝenerale sinusa, modifiita en iu de siaj parametroj (amplitudo, frekvenco aŭ fazo) per eniranta signalo  nomita modulanta kun la celo transdoni informon.[1] La portondo havas multe pli altan frekvencon ol  la signalo.

La portondoj estas uzataj por dissendi signalojn de radio al radioricevilo. Kaj la signaloj kun amplitudmodulado (AM) kaj tiuj kun frekvencmodulado (FM) estas dissendataj pere de portfrekvenco, t. e. la frekvenco de la portondo. Fakte por la radiostacioj ĉilasta estas la frekvenco indikita por la radiostacio mem. La portfrekvencoj uzataj por radioelsendoj varias inter 525 kHz (meza frekvenco MF) kaj 108 MHz (tre alta frekvenco angle: very high frequency VHF)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. University of Texas.