Prácheň (burgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Prácheň estas nomo de la burgruino en Ĉeĥio. Ĝi situas en sudokcidenta Bohemio ĉe la urbo Horažďovice.

Ekde la 12-a jarcento la burgo funkciis kiel administra centro de la historia regiono Prácheň (ĉehlingve Prácheňsko), inkluzivanta partojn de la nuna Sudbohemia regiono kaj regiono Plzeň (okcidenta Bohemio). La nomo "Prácheňsko" estas uzata en ambaŭ menciitaj regionoj precipe en turismaj kaj regionalismaj publikaĵoj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.