Preĝejo Anunciacio (Sibiu)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Anunciacio-preĝejo sibia kun tombejo.
La galerio kun la bildoj de la fondintoj.
La altaro.

La preĝejo Anunciacio (rumane: Biserica Buna Vestire din Groapă) estas unu el la multnombraj preĝejoj en la urbocentro de Sibio, Justiției-strato nr. 5.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ortodoksa preĝejo konstruitis de 1788-89 el fondusoj de la vidvino Stana Hagi Petru Luca kaj refaritis inter 1802-03 fare de ties bofilo post la tertreme kaŭzitaj damaĝoj de la 26-a de oktobro 1802.

Ĝi estas malgranda preĝejo de hala tipo, kies interno havas interesan miksaĵon inter transilvania preĝejarkitekturo kaj bizanca pentrado. La riĉa pentrado en la interno realigitis nur post 1960 fare de Nicolae Brana. Sur balustrado podia troviĝas la portretoj de la tri fondintoj: Hagi Constantin Popp, Stana Petru Luca kaj Pauna Constantin Popp.

Tombejo grava[redakti | redakti fonton]

En la tombejo laŭlonge la preĝejeto estas entombigitaj krom la fondintoj aliaj gravaj personecoj de rumana kulturo el la 19-a jc, inter ili:

  • Vasile Moga (1774 - 1845): unua ortodokasa episkopo en Transilvanio
  • Miron Romanul (1874-1898): mitropolito
  • Ion Metianu: episkopo de Transilvanio de 1875-98, mitropolito de 1898-1916
  • Moise Fulea (1863): estro de la Nacia rumana skolo
  • Zaharia Boiu (1836-1903): verkisto kaj pedagogo
  • Meletie: lasta paroĥestro de la Greka kapelo de Sibio
  • Eliade Manase (mortis en 1813): doktoro pri medicino kaj filozofio, direktoro de la Akademio Domnești de Bukaresto
  • Ioan Piuariu Molnar (mortis en 1815): oftalmologo
  • Vasile Aaron (1822): scienculo
  • Iosif Hodos (1880): akademiano
  • Ioan Codru Dragusanu (1812 - 1884): verkisto
  • Dimitrie Andronik (mortis en 1880)
  • Paul Dunca de Sajo (1800- 1888).

En 2006 oni starigis ĉe la enirejo al la tombejo monumenton omaĝe al herooj de la popolo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Alexandru Avram, Vasile Crișan - "Ghid de oraș. Sibiu" (Ed. Sport-Turism, București, 1983), p. 97

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]