Preĝejo Sankta Gangulfo (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Preĝejo Sankta Gangulfo (germane: Gangolfikirche) estis preĝejo en la urbokerno de Erfurto. Ĝi troviĝis ĉe la suda angulo de Bahnhof-strato kun Schmidtsteter-strato.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭa konstruo anstataŭitis en 1350 per novkonstruita gotikstila halokirko. Dum la 15-a jarcento la loĝantaro ege kreskis, tiel ke la najbara Preĝejo de la kanonikoj aŭgustenanaj jam ne sufiĉis kaj la Gangulfo-kirko funkciis kiel ĝia aldona preĝejo.

Ĉ. en 1530 ĉesis la uzo por diservoj. Ekde 1673 oni uzis ĝin kiel lernejon. Post nova mallonga uzo liturgia de inter 1806-60 la konstruaĵo denove iĝis lernejo. En 1875 oni vendis ĝin kaj ĝi poste malkonstruitis.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gerd Schöneburg: Kirchen im Erfurter Gebiet. Erfurt 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]