Preĝejo Sankta Kruco (Sondershausen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Kirko Sankta Kruco (germane: Cruciskirche) estas eksa protestantisma preĝejo en Sondershausen, Germanio, Planplatz nr 9. Hodiaŭ ĝi estas renkontiĝloko publika sekulara. Ĝi estas la plej malnova konstruaĵo de la urbo.

La eksa kirko, belege restaŭrita, en 2010

Historio[redakti | redakti fonton]

Supre de la portalo de la en 1392 kiel antaŭurba kaj hospitala kirko konstruita ejero estis iam la skulptaĵo de viro kun hakilo, kio referencis al la legenda kialo de la kirkofondo kaj la patroneco de la kirko. Laŭ tiu ĉi legendo sur la monteto Frauenberg paŝtisto certa, dehakante disde arbusto bastonon, rimarkis verdan krucon sur ĝi. Tamen li, post mallonga hezito, finis la dehakadon, kaj tuj la kruceto komenciĝis sangi. La informita klerularo ordonis enkadri la miraklo-kruceton per oraĵo kaj konstrui je ties honoro kirkon - la preĝejon de la Sankta Kruco. La orumita kruco laŭdire forŝtelitis en 1525 fare de marodantaj kamparanoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La muroj de la navo kaj la malsupra parto de la turo ankoraŭ datumas de la origina tempo de gotika halokirko. Ankaŭ de tiam estas kelkaj ogivaj vitraloj, la blazona ŝtono (suda vando) de la konstruintaj dinastianoj de Schwarzburg-Käfernburg, la fina ŝtono de la kruca volbaĵo de la kripto kaj kelkaj aliaj detalaĵoj en la altarejo, ĉe la turo kaj en la kripto. La historio konstrua kaj uza de la kirko estas en intima konekso kun hospitalo apuda el la sama tempo. Post la incendio de 1621 ĝi anstataŭigitis per trietaĝa trabfakaĵo, kiu servis kiel orfejo, post 1798 kiel prizono kaj punlaborejo. Do la Kruco-kirko servis sinsekve kiel hospitala, orfeja kaj finfine prizona kirko. Post la fajrego ĝi estis, inter 1621-1691, eĉ ĉefa preĝejo de la urbo! Inter 1861-1921 la proksimega trabfakaĵo gastigis la porlernigontan seminarion de la duklando. Sed la najbara Kruco-kirko pli kaj pli kadukiĝis; lasta eklezia uzo estis en 1932. En 1937 ĝi venditis al la urbo uzonta ĝin kiel deponejon. La kreskanta kadukiĝo (en 1973 necesis forpreni la tegmentan trabaron kaj la turospajron) nur post la Turniĝo finitis. En 1991 la urbo mem komencis sekurigajn mezurojn kaj por la turo kaj por la muroj. Nova elano venis post 2001, kiam fonditis amikara societo, kies tasko estis ŝanĝi la komplekson en renkontiĝlokon por ĉiuj civitanoj. En 2006 turospajro revenis kun belvidejo al kiu kondukas nova helika ŝtuparo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 1, 2009, ISBN 978-3-7954-2249-3, p. 200-201

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]