Preĝejo Sankta Mario (Eben)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
katolika paroĥa kirko Sankta Mario
el la longa navo altarejen

La Preĝejo Sankta Mario (germane: Pfarrkirche Eben im Pongau) estas paroĥa kirko staranta iomtete alte ĉe la uesta rando de la komunumo Eben im Pongau, Aŭstrujo. Respondecas pri ĝi al dekanujo Altenmarkt.

Historio[redakti | redakti fonton]

Konstruita estis la kirko inter 1958 kaj 1951 laŭ planoj de arĥitekto Viktor Winkler. Konsekriĝo estis en la jaro 1951-a, promociiĝo je paroĥa kiro en 1954.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭas ĝin tombejo. La modesta ekstera konstruaĵo havas lignoŝinde kovritan selotegmenton. La enireja portalo troviĝas okcidente. Norde de la longa navo estas impona memorniĉo por falintaj soldatoj kun vandbildo de Sankta Miĥaelo de Karl Weiser (1959). La suda turo havas lukojn kaj tendotegmenton. En al oriento de la kirko troviĝas ronda apsido kaj sakristiaj alkonstruitaĵoj.

La halo havas ebenan plafonon kun, meze ĝis ĥorejo, profundigita tegaĵo. Dekstre estas transirejo al la turohalo funkcianta kiel baptada ejo. La impresa uesta galerio sur pilastroj havas du flankajn suprenirejojn. La altarejo, plialtigite je tri ŝtupoj, havas etan apsidan niĉon kun vitralaj bildoj de Josef Staud, dume dekstre kaj maldekstre de la altarejo troviĝas alirejoj al sakristioj.

La kadavrejo en la nordeosta angulo de la tombejo estas ronda konstruaĵo kun kona tegmento estiĝinte tiam kiam la preĝejo konstruiĝis.

la kapelo

Meblaro[redakti | redakti fonton]

La internajn objektojn elfaris Josef Staud ĉirkaŭ la jaro 1960. Apside pendas krucifikso de ĉ. 1870 kiu venis el la Preĝejo Sankta Andreo (Salcburgo). La tabernaklon altareje kaj la reliefojn de la flankaj altaroj kreis ankaŭ Josef Staud: live de la Madono kun la eta Jesuo, mallive de Sankta Jozefo kun figura reliefo de metiistoj. Via crucis el argilaj reliefoj estas verko de la skulptisto Josef Kahls de ĉ. 1960. La baptokapelo ene de la turo havas baptujon kaj vitralon de Staud. La orgenon konstruis en 1977 Bruno Riedl.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Die Kunstdenkmäler Österreichs. Dehio Salzburg 1986. Eben im Pongau, Pfarrkirche hl. Maria, Totenkapelle in der Nordostecke des Friedhofes, Pfarrhof westlich der Kirche, p. 75–76.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

47.40740613.394818