Preĝejo Sankta Mario Magdala (Langenhain)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Evangelia kirko Sankta Mario Magdala en Langenhain

La luterana Preĝejo Sankta Mario Magdala (germane: Kirche Hl. Maria Magdalena) staras en Langenhain, urbokvartalo de Waltershausen, Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kirko situante sur monteto supre de la vilaĝo havis antaŭulan konstruaĵon el la 11-a jarcento: dendrokronologia esploro de turotrabo teretaĝe atestis dehakdaton de 1093. La kerne tre mezepoka kirko verŝajne planitis kiel defend-preĝejo: fosoj kaj muroj ankoraŭ ekzistas. Do temas pri la plej malnova kirko de Waltershausen. En 1286 estis ĝi en la posedado de la Katerina monaĥejo (Eisenach) kaj ricevis eble ĉ. la jaro 1300 freskojn kun bildoj pri la vivo de la Dipatrino kiuj nombriĝas inter la plej altvaloraj en Distrikto Gotha. Tiutempe alikonstruitis la iam ronda apsido je la nuna aspekto (6x7 metroj, rektangule).

Post la mizeroj kaj tohuvabohuo de la Sepjara milito faritis baroka novkonstruiĝo laŭ planoj de la landa ĉefarĥitekto Johann David Weidner. La turo ricevis novajn kampanilon kaj spajron. En 1769 venis nova orgeno de la orgenkonstruisto Carl Christian Hoffmann el Ostheim kaj de la kortegskulptisto Ungewitter. En la orienta parto de la preĝejo oni trovis kaj savis restaĵojn de vandaj pentraĵoj el al 15-a jarcento. Pro larmofungaj infestoj ekde la 1970-a jaroj deciditis eĉ la malkonstruo de la kirko. Danke al granda engaĝiĝo de civitanoj kaj malavaraj mondonacoj la komplekso povis saviĝi. En somero 1982 muntitis nova tegmento kaj la larmofunge tuŝita benkaro tute forigitis.

En la 1990-aj jaroj la tegmento ricevis novan ardezo-kovraĵon kaj la fenestroj plumbigitajn vitrojn. En 1993 ekis sekurigo de la altvaloraj freskoj kaj en 2003 la unuaj interesiĝantoj rajtis viziti ĝin. Rekonsekro estis en 2006.[1]

Apud la enirejo videblas danktabulo por Lieselotte Jacobi, iama docentino ĉe Libera Universitato Berlino. Ligite kun Langenhain pro parencaj rilatoj ŝi donacis en 1994 la sumon de 120.000 markoj por necesaj restaŭradoj (i.a. de portaloj, pordoj, galeriaj fenestroj).

Orgeno[redakti | redakti fonton]

La orgenfasado estas de Carl Christian Hoffmann el la jaro 1769. Pro perdo de la historia substanco de la instrumento en la kuro de la tempo necesis fari rekonstruon. Tion efektivigis en 2020 firmao Kutter. Hodiaŭ havas la orgeno 12 registrojn, unu klavaron kaj pedalon. Dua klavaro estas atendata.[2] La registra kaj sona sistemoj estas mekanikaj.[3]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ellrich/Heinke/Hoerenz: Zwischen Hörsel und Wilder Gera, Weimar 2005, ISBN 3-86160-167-2
  2. "Die Hoffmann-Orgel erklingt wieder in der Kirche von Langenhain".
  3. Detaloj priorgenaj
50.89290310.368267