Preĝejo Sankta Nikolao (Aurachkirchen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolauskirche Aurachkirchen
Nikolauskirche Aurachkirchen - altarejo

La Kirko Sankta Nikolao (germane: Nikolauskirche, Römerkirche) troviĝas en Aurachkirchen, vilaĝoparto de Ohlsdorf, Distrikto Gmunden. Ĝi estas unu el la plej bone konserviĝintaj romanikaj preĝejoj de Aŭstrio.

Historio[redakti | redakti fonton]

"Konstruite kiel romia gvatturo en la jaro 9 a.K." - tiel legeblis ĝis la granda restaŭrado en 1968 sur la suda muro. El pluretaĝa turo laŭdire estiĝus romanika konstruaĵo ĉ. el la jaro 1140. La romanika halo pligrandigitis - kio konkludeblas el la formo de la volbaĵo - je la fino de la 15-a jarcento per la malfrugotika ĥorejo. Tion atestas ankaŭ la malkovrita jarenskribo "1472".

La interno havas plurajn altvaloraĵojn! La du statuoj de Sankta Barbaro kaj Sankta Katarino estas malfrugotikaj (ĉ. 1500) kaj la grupo de Anna Triopa estas laŭtradicio el la ateliero de Lienhart Astl (ĉ. 1520). Ankaŭ la granda triumfarka kruco datumas de tiam. Barokaj ĉefaltaro kaj ambono kompletigas bele la internon.

Post la restaŭradlaboroj de 1968 oni sukcesis unuigi la gotikan altarejon kaj la romanikan navon al impona tuto. Pro bonega akustiko la kirko ankaŭ uzatas kiel koncertejo.

Alia apartaĵo estas la t.n. Merovida sonorilo, ĉar oni iam pensis ke teksto sur la sonorilo estus el al tempo de la Merovidoj. La latinlingva teksto estas enigmo ĝis hodiaŭ. Verŝajne la sonorilo estas tamen "nur" el la 13-a jarcento.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]