Saltu al enhavo

Preĝejo Sankta Nikolao (Gento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Nikolao
kristana preĝejo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilo gotika arkitekturo vd
Estiĝo 13-a jarcento
Lando Belgio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Gento
Situo
Geografia situo 51° 3′ 14″ N,  43′ 22″ O (mapo)51.0538893.722778Koordinatoj: 51° 3′ 14″ N,  43′ 22″ O (mapo) [+]

Geografia lokigo sur la mapo : Gento (urbo)

Preĝejo Sankta Nikolao (Gento) (Gento (urbo))
Preĝejo Sankta Nikolao (Gento) (Gento (urbo))
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Centra Gento (urbo)

Preĝejo Sankta Nikolao (Gento) (Centra Gento (urbo))
Preĝejo Sankta Nikolao (Gento) (Centra Gento (urbo))
DEC
Map
Preĝejo Sankta Nikolao
Retejo https://www.sintniklaaskerk.be
vdr

La Preĝejo de Sankta Nikolao en Gento estas fru-gotika preĝejo el la 13a jarcento, kio videblas je la apogarkoj antaŭ la flanka navo. La delikatformeco de la ĉefa turo aspektas tre moderna. La momenta renovigo ekis en 1960 post unuaj intervenoj en 1912-1913 kaj 1939-1943.

La preĝejo de Sankta Nikolao kaj ĉirkaŭaĵo

Unua preĝejo estis samloke fondita ĉirkaŭ 1038-1040 en romanika stilo pro la abatejo de Sankta Petro.

La preĝejo de Sankta Nikolao estas tre bona ekzemplo de tiel nomata skelda gotiko. Tiu ĉi estas rekonebla pro

  1. la uzo de la tipe blua ŝtono el Tournai,
  2. la fakto ke la turo (76 metrojn alta) situas je la kruciĝo de ĉefa frakcio kaj flanka frakcio, anstataŭ supre ĉe la enirejo (kutime en okcidento),
  3. la uzo de tiel nomata "flankaj turetoj" pro kialoj de stabilco,
  4. la kolonoj ene.