Preĝejo Sankta Pankracio (Prago)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Pankracio
kirko
kristana preĝejo [+]
Koordinatoj50° 3′ 28″ N, 14° 25′ 52″ O (mapo)50.057865814.4311606Koordinatoj: 50° 3′ 28″ N, 14° 25′ 52″ O (mapo)

Preĝejo Sankta Pankracio (Prago)
Preĝejo Sankta Pankracio (Prago)
DEC
Preĝejo Sankta Pankracio
Preĝejo Sankta Pankracio
Lokigo de Prago en Ĉeĥio

Map
Preĝejo Sankta Pankracio
Vikimedia Komunejo:  Church of Saint Pancratius (Pankrác) [+]
vdr
La praga Pankracio-preĝejo

La Kirko Sankta Pankracio (ĉehe: Kostel svatého Pankráce) en la samnoma urboparto de Prago 4, origine gotika, rekonstruita en frua baroka stilo konstruaĵo kun la sonorilturo. Ĝi estas unu el la plej malnovaj kulturaj monumentoj en suda Prago, Ĉeĥio.

Loko[redakti | redakti fonton]

La kirko de Sankta Pankracio situas en la parko inter la stratoj Na Pankráci, Sinkulova kaj Na Klikovce. Laŭ la patrono de la eklezio, romia martiro Sankta Pankracio (Pankrác, origine latine Pancratius, ĉeĥe Všebor). De la nomo de la kirko estas derivita la nomo la ĉirkaŭa kvartalo de Prago 4 - Pankrác.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la loko de hodiaŭa preĝejo (tiam en vilaĝo nomita Krušina) estis en la 11-a jarcento tombejo, kie iam staris romanika rotondo. Ĝi estis poste rekonstruita al gotika preĝejo. Estis, tamen, dum la husanaj militoj, en 1420 difektita en rilato kun la Batalo sur Vyšehrad (proksima parto de Prago).

Pliajn damaĝojn suferis la kirko dum la Tridekjara Milito en 1648, kiam ĝi estis difektita per imperia kaj sveda interpafadoj dum la sveda sieĝo de Prago. Tiu periodo ankaŭ kanonkugloj, kiuj estas ankoraŭ videblaj en la muro de la kirko. Du jarojn poste, en 1650, la kirkon rekonstruis jezuitoj de Michle (alia parto de Prago). En 1757, aliflanke, la kirko estis denove prirabita de la prusa armeo. Kiam la jezuita ordeno en 1773 malpermesitis, la kirko estis malkonsekrita en 1818 kaj uzita kiel pulvovendejo. Ĉe la turno de la 18-a kaj 19-a jarcentoj, aliflanke, ĝi estis fare de la eklezio re-konsekrita kaj asignita sub la administrado de Nusle-preĝejo de Sankta Venceslao (Nusle estas proksima parto de Prago).

La arkeologiaj esploroj en 1968-1970 kiuj okazis sub la preĝejo, malkovris la fundamentan muron de la romanika rotondo el la malfrua 12-a jarcento.

Hodiaŭ, la kirko de Sankta Pankracio apartenas al Nusle-paroko de la Romkatolika Eklezio.

Sonorilejo[redakti | redakti fonton]

Apud la kirko staras kvarlatera etaĝa baroka sonorilturo, ĝi estas 19 kaj duono metrojn alta. Al ĝia norda muro estis metita en la konstruon nigra ŝtona slabo kun mistera surskribo. La turo havas duoncirklajn paf-fenestrojn, kun la tegmento kun lanterno kaj finialo.

En la sonorilturo estas pendigita unu el la plej malnovaj sonoriloj en Bohemio de Prago, kiun faris Bartolomeo sonorilfaristo de Prago en 1505. La sonorilo kies diametro estas 1,20 m, alteco 86 cm kaj pezo de 350 kg, estas ornamita kun reliefo de Sankta Jakobo la malgranda kun libro. Tamen la sonorilo en la turon estis donita en la jaro 1700.

Dum la konstruo de la C-linio de la Praga metroo, kiu kuras rekte sub la sonorilejo, estis necese solidigi ĝiajn fundamentojn.

En 2003, necesis malmunti kaj ripari la ĉarniron de la sonorilo. Tiam la sonorilo estis denove pendigita kaj ekde tiam ĝia sonorado estas kontrolita fare de komputilo.

Ekskteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]