La preĝejo Sankta Petrona Poříčí (ĉeĥekostel sv. Petra na Poříčí) estas katolika preĝejo en la centra urboparto Nova Urbo de Prago. Temas pri interesa konstruaĵo en sia kerno romanika, alikonstruita dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj. Ĝi estis regotikigita en la jaroj 1874-1879 laŭ planoj de la arkitekto J. Mocker. Apud la preĝejo staras malfrugotika sonorilturo el la jaro 1598. La konstruaĵo estis siatempe paroĥa preĝejo de la germana komercista kolonio de la urbo. Dua historia katolika preĝejo ĉe la komerca vojo Na Poříčí kaj en la samnoma kvartalo estas la preĝejo Sankta Klemento.