Preĝejo Sankta Adalberto (Prago)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Preĝejo de Sta Adalberto)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Preĝejo de Sankta Adalberto (kostel sv. Vojtěcha), en Prago - Vojtěšská ulice - kreas pentrindan angulon inter la novkonstruaĵoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Origine gotika el la 14-a jarcento, poste barokigita (1720-1730). En la pasinta jarcento oni parte restarigis ĝian gotikan stilon. Al la preĝejo aliĝas baroka kapelo de Sankta Kruco, paroĥestra domo kun fasado el la jaro 1778 kaj sonorilturo (1700). Dum la jaroj 1874-1877 ludis en la preĝejo orgenon la komponisto Antonín Dvořák.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.