Preĝejo de la Bona Jesuo de Bona Vojaĝo de Paranapiakabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Monumento por la Dia Savinto, ankaŭ konata kiel Monumento por Kristo Savinto Preĝejo el Bona Jesuo de Bona Vojaĝo de Paranapiakabo.

Lokita je Ŝoseo SP-122, proksime de la Trajnstacio Campo Grande (inter Rio Grande da Serra kaj Paranapiacaba), parto de la pasinteca municipo de São Bernardo do Campo, inaŭgurita je la 06-a de majo de 191 kaj enkanonita en 1913, laŭ dokumentoj de la Metropola Kurio de San-Paŭlo.

Temas pri ia "masonita kapelo, kovrita per argilaj tegoloj tipe francaj, sur ties pinto staras statuo de Jesuo Kristo kun malfermitaj brakoj antaŭ la fervojlinio. La konstrŭaĵo havas arkajn lignajn pordojn kaj du malgrandajn flankajn malfermojn. Interne, ekzistas altaro kun alta planko kaj arka kavo. Ekzistas du flankaj preĝlokoj kaj nur du lignaj benkoj, el kiuj unu estas difektita. Nuntempe, ĝi estas fermita". Spite de la difektita farbaĵo, ties stato bonas.

Elpensita de la pastro Luiz Capra, tiutempe paroĥestro de Paranapiakabo, kun celo esti "eksponata al okuloj de alvenantaj imigrantoj, de la pasanta vojaĝanto, transdonante konforton por sekvi ties vojon". Pastro Capra elspezis sian ŝparitan monon por la konstrŭado de tiu monumento.

Tiutempe, la pastro estis serĉata en Ribeirão Pires por celebri mesojn en la kapelo, krom edziĝo kaj baptismo.

Inter la jaroj 1930 kaj 1935, Angelin Arnoni pafis al statuo, forŝirante el ĝi du fingrojn. Laŭ antikvaj loĝantoj, post 25 sinsekvaj pluvemaj tagoj, kiuj malfaciligis la transporto de ligno ĝis la fervoja stacidomo por komerco kun aliaj urboj en la ABC-a regiono, la ĉefurbo kaj Santos-a regiono, per la fervojlinio de la entrepreno São Paulo Railway, la suno finfine brilis matene; dum la ŝoforistoj sinpreparis por eliri, sed rekomencis la pluvo. Konsekvence okazis la pafo de Angelin Arnoni. Koincide, ĵus post tiu okazo la pluvo ĉesis kaj la suno denove brilis...

La historiisto Ademir Medici, en sia kolumno "Memoro", ĉe la ĵurnalo Diário do Grande ABC, skribis pri la monumento kaj pri la ĉirkaŭanta loĝantaro dum eldonoj inter septembro kaj novembro de 1987, janŭaro kaj julio de 1988, 07 kaj 08 de majo 2010, 18 de janŭaro kaj 25 de febrŭaro 2011.

Komence de febrŭaro 2011, la monumento traspasis reformon kiu modifis ĝiajn originalajn kolorojn.

La raporto publikigita en Diário do Grande ABC je la 03-a de majo 2013 denuncis la neglekton kaj nekonservadon de la kapelo, spite de la protektado de Comdephaapasa (Urba Konsiljo de Defendado de la Historia, Arta, Urba-Artektura kaj Pejzaĝa Ĥeredaĵo de Sankto Andreo) komencita je 2011.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]