Saltu al enhavo

Preĝejturo Demetrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejturo Demetrio
paroĥopreĝejo
katolika preĝejo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Szeged
Situo
Geografia situo 46° 14′ 55″ N, 20° 8′ 55″ O (mapo)46.24861111111120.148555555556Koordinatoj: 46° 14′ 55″ N, 20° 8′ 55″ O (mapo)
Preĝejturo Demetrio (Hungario)
Preĝejturo Demetrio (Hungario)
DEC
Situo de Preĝejturo Demetrio
Map
Preĝejturo Demetrio
vdr

La preĝejturo Demetrio estas historia monumento, la plej malnova konstruaĵo de Szeged (Hungario).

Preĝejturo Dömötör, malantaŭe la katedralo

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La preĝejturo situas en centro de Szeged ĝuste antaŭ la Vota Katedralo de Szeged.

La unua mencio pri kirko Demetrio de Tesaloniko okazis en 1199. Laŭ la arkeologiaj esploroj la fundamento devenis plej verŝajne el la 11-a jarcento, dum la subaĵo estis konstruita laŭ romaniko en la sekva jarcento, kaj la supra parto laŭ gotiko en la 13-a jarcento. En la sekvaj jarcentoj ĝi estis plurfoje trakonstruita, fine en 1913 ĝi estis malkonstruita por doni liberan areon de la konstruota Vota Katedralo. Tamen dum malkonstruo inter la muroj aperis la nun videbla preĝejturo ne plene. Oni tiel decidis, ke tiu turo restu. En 1931 la turo estis restaŭrita kaj konvertita en baptokapelon. La romanikaj skulptaĵoj trovitaj dum la malkonstruo de la kirko estis enigitaj en ĝian muron. La plej malnova skulptaĵo de Szeged el la 12-a-jarcento "ŝtona ŝafido", estis enmetita en la arkaĵan supran parton de la nova pordo, kiun oni kreis en la turon en 1931. La supra turparto estis rekonstruita el malnovaj ŝtonoj en 1926.

Interno de la turo kun freskoj
La pordego kun ŝtona ŝafido

Konstruaĵo

[redakti | redakti fonton]

La kirkoturo situas sola en placo, kie oni aranĝas ĉiusomere subĉielajn teatraĵojn. La turo kelkfoje estis integrita en kulisoj de la teatraĵo. En la ceteraj tempoj ĝi estas vizitebla turista vidindaĵo. La interno de la kapelo estas ornamita per freskoj de Vilmos Aba-Novák, per kiu la pentristo gajnis oran medalon ĉe eklezia artekspozicio en Padovo en 1932. La fera pordego montras individuajn momentojn de la homa vivo kun simboloj de la kristana liturgio.