Preĝejo Sankta Paŭlo (Erfurto)
Preĝejo Sankta Paŭlo | |||
---|---|---|---|
kristana preĝejo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | Gotika arkitekturo vd | ||
Lando | Germanio vd | ||
Situo | Erfurto | ||
Situo | |||
Geografia situo | 50° 58′ 34″ N, 11° 1′ 40″ O (mapo)50.976211.0278Koordinatoj: 50° 58′ 34″ N, 11° 1′ 40″ O (mapo) | ||
| |||
Preĝejo Sankta Paŭlo (germane Paulskirche) estis unu el la multnombraj preĝejoj en la urbocentro de Erfurto, Germanujo (Paulstraße nr. 11). Hodiaŭ de tio nur restis turo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La preĝejo estis unuafoje menciita en 1216 kiel paroĥa preĝejo. En 1465 oni konstruis la turon, tri jarojn poste rekonstruitis la preĝejo. La navo troviĝis norde de la turo kaj estis renovigita en 1648. Post fajro en 1736 oni malkonstruis la navojn sed lasis la turon, kiun oni restaŭradis, plialtigis je unu etaĝo kaj ekuzis kiel kampanilon por la Dominikana preĝejo. La lastaj restoj de la navo forigitis en 1759.
Kafejoj
[redakti | redakti fonton]Ĝis 2015 ĉi tie troviĝis la Kafejo Paul, kies luprenanto prizorgas ankaŭ la turon. La kelneroj (sub gvido de s-ro Vetter) responsis dum la 91-a Germana Esperanto-Kongreso pri la manĝaĵoj de la kongresanoj. Post 2015 la kafejo de tempo al tempo uzitis far la anoj de la Konsilantargimnazio evangelia. De tempo al tempo okazis ene malgrandaj ekspozicioj kaj kultureventoj.
En decembro 2018 malfermis Julius Tantoh kaj lia teamo afrikan kafejon samloke kaj samnome.