Preĝejo de Sankta Joakimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la preĝejo de Sankta Joakimo en Jáchymov dumvintre

La ĉefa paroĥeja Preĝejo de Sankta Joakimo (patrono de la urbo kaj minejoj) staras en la supra parto de la urbo Jáchymov (germane: Sankt Joachimsthal), sur Minista placo (Hornické náměstí). Ĝi estis konstruita en la jaroj 1534-40 laŭ projekto de la lokaj arkitektoj Hans Kopp kaj Wolf Müller. Konstruado de la interiero tre plilongiĝis. Sed en la jaroj l764-85 la preĝejo estis amplekse alikonstruita kaj poste ĝi bedaŭrinde en la jaro 1873 ple-ne forbrulis.

Laŭ projekto de la sama arkitekto, kiu projektis katedralon de la Sankta Vito en Prago, Josef Mocker, ĝi estis renovigita en la jaroj 1874-5 en pseŭdo-gotika stilo, sed la konservitaj originaj muroj restis ekstere la samaj.

La preĝejo apartenas al vico da ercmontaraj temploj fonditaj en la unua duono de la 16-a jarcento. Ĝi impresas per potenco de sia konstruaĵo, kiun tiam kapablis entrepreni nur riĉa minejurbo. Ĝi estis devene malfru-gotika konstruaĵo kun renesancaj elementoj kaj monumentaj dimensioj: - ekstera longo de la navo: 50,5 m ĝia larĝo: 28,5 m eksteraj muroj el elrompita ŝtono estas 15 m altaj.

La impreson signife subtenas granda sel-forma tegmento kovrita per ardezo, alta 14 m, kiu dum posta renovigo estis iom haltigita. Ĉe la suda muro staras 56 m alta turo, malsupre cilindro-forma, supre ok-edra. Ĝia renesanca portalo estas pli simpla ol tiuj de la preĝejo. En la turo iam estis 2 enirejoj, unu en la novan sakris-tion, la alia sur tribunojn.

Malnova belega ekipo en la interiero estis dum la incendio en la jaro 1873 tute detruita. Dum la renovigo la interiero de la preĝejo ricevis tute novan karakteron.

Origine ĝi estis unuforma salono, destinita precipe por predikado. Origina spaco estis dividita en tri navojn per vico da kunigitaj kolonoj, portantaj plafonon kaj tegmenton. Malantaŭ la ĉefa altaro estis konstruita la transversa muro.

La plej valora memoraĵo estis tri-ala altaro el la jaro 1545 pentrita de Lucas Cranach la Maljuna - fama germana pentristo, sed dum la incendio tute forbrulis.

En la preĝejo estas sepultitaj grafoj de la familio Šlik kaj minejaj hetmanoj (mastroj).

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.