Saltu al enhavo

Pri ŝtato kaj religio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pri ŝtato kaj religio
literatura verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr
Ludoviko la 2-a de Bavarujo

Pri ŝtato kaj religio (ger: Über Staat und Religion) estas traktaĵo de Richard Wagner, kiun tiu ci verkis komisie de la juna reĝo Ludoviko la 2-a de Bavarujo, mallonge post kiam la reĝo vokis lin printempon de 1864 al Munkeno. Wagner publikigis ĉi tiun traktaĵon en la oka volumo de sia kolekto de traktaĵoj kaj poeziaĵoj (Gesammelte Schriften und Dichtungen).

Wagner neatendite sin retrovis en la rolo de konsilanto kaj edukanto de reĝo. Ludoviko jam en junaĝo estis leginta la kulturpolitikajn traktaĵojn de Wagner (Die Kunst und die Revolution, Das Kunstwerk der Zukunft) kaj konis ties imagon de ideala socio. Kiel Wagner ankaŭ la juna idealisto de la de ĉiam artoprosperigaj Vitelsbaĥoj revis de sana mondo, reĝlando de la muzoj, kie arto kaj kulturo staras en la malfono. Milito, perforto, politikaj intrigoj al li estis abomenaj. Celo de Ludoviko estis, establi Munkenon kiel kulturan centron, kiel centron de la germana muziko. Wagner devis subteni lin je tio. Tiel rigardate Wagner estis por la reĝo „ilo al celo“, por ke tiu ĉi estu estimata kiel plej granda artopatrono en Germanujo.

Konciza enhavopriskribo de la traktaĵo

[redakti | redakti fonton]

Wagner, intertempe pli aĝa ol 50 jaroj, aktualigis en ĉi tiu traktaĵo sian ideon pri stato, reĝeco kaj arto. Li skribas pri la seriozeco de la arto, pri la iluzio de patrujismo, pri la publika opinio, pri ideala reĝeco kaj pri la stabiliga tasko de la religio en la ŝtato.

Mi imagas la arton en la publika vivo kiel voko al la distrado de la vivo, kiu estus pensenda nur kiel gaja okupiĝo, ne tamen kiel laborpenado. Mia direktiĝo iris al tio, imagi organizadon de la komuna publika kiel de la hejma vivo, kiu per si mem konduku al bela formado de la homa genro. Tiutempe mi jam estis konceptinta la poeziaĵon de mia „Ringo de la Nibelungo“. Per ĉi tiu konceptaĵo mi nekonscie estis konfesinta al mi la veron koncerne la homajn aferojn. Jen ĉio estas tutplene tragedia, kaj la volo, kiu volis formi mondon laŭ sia volo, ne povas atingi al pli kontentiga, ol rompi sin mem per digna pereo. Ankaŭ la artisto povas diri de si mem: „mia regno ne estas de ĉi tiu mondo“, kaj mi eble pli ol iu ajn alia nun vivanto devas diri tion pri mi, ĝuste pro la seriozeco, per kiu mi komprenas mian arton. Penige estas nun, ke ni kun ĉi tiu ekstermonda regno staras enmeze de ĉi tiu mondo, kiu siaflanke estas tiel serioza kaj zorgoplena, ke al ĝi supraĵa distro ununure ŝajnas konforma, dum kiam la bezono al serioza altiĝo fremdigis al ĝi.

Wagner skribas plue, pritraktante siajn intencojn de sia muzikdramo Der Ring des Nibelungen, ke la esenco de la mondo estas blindeco kaj pelata de mistera impeto, de blinda impulso de potenco kaj perforto, kiu akiras nur tiom da lumo kaj klereco, kiom necesas por la ĉesigo de la momentaj bezonoj. La baza esenco de la homa impeto estas avideco kaj ĝuavido, por akiri per tio rapidan kontentigon de individua pasio, se necese ankaŭ perforte. Al la timo de perforto ni dankas la ŝtaton. Ĝi estas esprimo de la bezono de blinde avidaj individuoj al eltenebla vivo kun si mem. Ĝi estas kontrakto, per kiu la unuopuloj provas ŝirmi sin kontraŭ reciproka perforto. Kiel en la naturreligioj oni oferis al la dioj parton de la kulturitaj fruktoj aŭ de la ĉaspredo, tiel en la ŝtato la individuo oferis tiom de sia miismo, kiom ŝajnis necese por kontentigo de la granda resto de tiu ĉi. Je tio la unuopulo tendencas al tio, ke li volas kompense por la plejeble malgranda ofero la plejeble grandan garantion. La kerna tendenco de la ŝtato estas stabileco – kaj prave, ĉar ĝi konformas samtempe al la nekonscia celo de ĉiu pli alta homa penado, vere superiri la bazajn bezonojn, nome: al la pli libera evoluo de la spiritaj talentoj. La personigita garantio por ĉi tiu baza leĝo estas la monarĥo. Ŝtato atingas per la persono de la reĝo samtempe sian veran idealon. Li estas la reprezentanto de la nure homa intereso, kaj tenas pro tio antaŭ la okulo de la civitano preskaŭ vere superhoman pozicion. Lia agado estas do justeco, kaj kie ĝi ne estas atingebla, indulgo.

Wagner nun pluskribas pri la rilato de reĝo kaj popolo, kritikas la „publikan opinion“, kiun la gazetaro manipulas tre malutila por la monarĥo, kaj okupiĝas poste pri la stabiliga faktoro religio, kiu kondukas „al la vera homodigno“.

La religio estas laŭ sia esenco fundamente malsama ol la ŝtato. Ĝia bazo estas la sento de malfeliĉeco de la homa esto, la profunda nekontentigo de la nure homaj bezonoj fare de la ŝtato. Ĝia plej interna kerno estas la neado de la mondo, t. e. ekkono de la mondo kiel pasema kaj sonĝeca stato baziĝanta nur sur iluzio, same kiel la alstrebata saviĝo el ĝi, preparata per rezignemo, atingata per la kredo. Al la religia imago aperas la vero, ke ekzistas alia mondo ol tiu ĉi, ĉar en ĝi la neestingebla feliĉego-impeto ne estas ĉesigebla. La religio estas grava por la ŝtato ne nur kiel moraloleĝo kaj per sia praktika signifo, sed ankaŭ per sia nemezurebla valoro por la individuo. La kristana religio havas sian eminentan gravecon per siaj dogmoj. La religia dogmo prezentas la alian, ĝis tiam nekonatan mondon, kaj nome per tiel senerara sekureco kaj decideco, ke la religiemulo, al kiu ĝi aperis, eniĝas per tio en la plej profunde feliĉegan trankvilon. La plej profunda kompreno komprenigas nin, ke en la propra ena fondo de la animo, ne tamen el la mondo al ni prezentata de ekstere, povas veni al ni vera trankviligo.

Wagner finas sian traktaĵon per la konstato, ke ĉiu vere granda spirito, kian la homaj generacioj tamen nur maloftege produktas, estas surprizita pri tio, kiel eblis elteniĝi en ĉi tiu mondo tiom longan tempon. Tio ĉi nur eblas helpe de la arto, per kio Wagner volis substreki la ambiciojn de la reĝo, progresigi ankaŭ novajn vojojn de la arto – ekzemple de lia. Siajn imagojn pri ŝtato, arto, religio kaj politiko Wagner pli malfrue precizigis, precipe en siaj traktaĵoj Deutsche Kunst und Deutsche Politik [Germana arto kaj germana politiko] same kiel Religion und Kunst.

  • Sven Friedrich (eldoninto): Richard Wagner; Werke, Schriften und Briefe, Berlino 2004
  • Richard Wagner: Sämtliche Schriften und Dichtungen, Lepsiko 1911