Saltu al enhavo

Primeiro Manual de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Primeiro manual de Esperanto
Primeiro manual de Esperanto
Primeiro manual de Esperanto
Aŭtoro Murillo Furtado
Eldonjaro 1906
Eldoninto FEB
Paĝoj 70
vdr

Primeiro manual de Esperanto (Unua manlibro de Esperanto) estas adapto de franca esperanto-lernolibro eldonita de Librarie Centrale Esperantiste, farita por la popoloj portugallingvaj unue de Murillo Furtado (en 1906) kaj poste de Ismael Gomes Braga.

Tiu verketo de ĉirkaŭ 70 paĝoj havis pli ol 200 mil ekzemplerojn eldonitajn kaj pli ol 10 eldonojn. Ĝi estis, kaj estas, tre grava por disvastigado de Esperanto en Brazilo per memlernado. La libro enhavas naŭ lecionojn kaj prezentas kiel ekzemplojn nur leterojn de Zamenhof kaj historion de Esperanto verkitan de la aŭtoro mem. La gramatika parto estas tro peza kaj la metodo ne tiom pedagogia, tial estas malfacile kredi, ke la verko atingis tiel grandan sukceson kaj utilecon al Brazila movado.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Fro la sistemo akceptita, ĝi estas tre taŭga por la lernado sen la helpo de profesoro. Bedaŭrinde, ankoraŭ tiu ĉi libro entenas diversajn preserarojn, precipe en la portugala-esperanta vortareto (afiar, akr' anstataŭ akrig ; afastar, forir' anst. forig ; algures, io anst. ie ; amarellado, flava anst. dubeflava ; assassinar, pereigi anst. mortig ; baile, dancad anst. balo; garrafão, karafo anst.

botelego ; sino, kloŝ' anst. sonorilo, k. a.). Ankaŭ ni opinias, ke la radikoj devas esti akompanataj de ilia karakteriza finiĝo (akr-a kaj ne akr}, kiel oni vidas en la germanaj vortaroj. Tiel oni estus evitinta, ke Sro Lima D’Azevedo nomas sian komercejon — Magazen' Esperanto (rua Luiz Gama, 12), kaj pli facile oni memorus pri la senco adjektiva, verba aŭ substantiva de ĉiu radiko, kio ne estas sen graveco por la devenigado (senlaca, nelacIGebla!).

De l' aŭtoro mem ni scias, ke li posedas kaj senpage dissendos liston da farotaj korektoj. Malgraŭ tiuj mankoj, la broŝuro estas rekomendinda, la erarojn de l’ vortaro neniel malutilante al tiu, kiu atente tralegis la gramatikon. 
— Brazila Esperantisto 1907 n03 jun.