Principo de antaŭzorgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Principo de antaŭzorgo, aŭ anrtaŭzorga principo, reeĥas la devon nedaŭrigi entreprenon kiam fundita dubo pri ebla, eĉ nur serioze suspektata sed ne ankoraŭ science montrata, danĝero sur homoj aŭ medio. Ĝi diferencas el la principo de antaŭevitendo (devo malhelpi aŭ kiel plej eble limigi la riskojn konitajn kaj pruvitajn) ĉar ĝi rilatas al riskoj hipotezaj kaj enŝovitaj pro indicoj. Tiuj potencialaj riskoj postulas, ke politikistoj, kuracistoj kaj sciencesploristoj ktp ŝanĝu aliron al la traktata objekto. Tial tiu principo, krom praktika, havas ankaŭ moralan valoron.

Se ĝis nun, tamen, ne ekzistas unika difino pri tiu principo, ĝi certe povas esti konsiderata kiel ekspansio de la principo de Hipokrato resumebla en “Primum non nocere” (Unue ne damaĝu). Kiel jam aludite, tia principo estas forta ĉevalo de mediistoj kaj moralistoj: tiuj lastaj, ekxemple katolikoj, vidas ĝian aplikendon precipe dum la cirkonstancoj de vivfino, ĉar la vivo estas bono nedisponebla kaj neniam oferebla por akiri sciojn utilajn por aliaj vivoj.


KONTRASTOJ pri LA PRINCIPO DE ANTAŬZORGO

Laŭ ĝiaj subtenantoj, sekvi tiun principon estas konduto plej racihava kiam la dubo estas pri ebla damaĝo por la sano aŭ medio. Se (oni ekzemplas) la principo estintus aplikita je la unuaj alarmoj pri la kancereco de la asbesto (komence de la deksesaj jaroj de la pasinta jarcento), ĝi evitigus sennombrajn kacertrafitojn kaj mortigitojn, kaj sekve grandajn elspezojn por la sanigo de la teritorio. Sed malgraŭ ekalarmaj ĉiam pli pruvaj, sed ne science dokumenteblaj, oni insistis provokante katastrofon kiel en Piemonto (Italio) kie mortis pro asbestzo pluercentoj da homoj. Bedaŭrinde, ankoraŭ hodiaŭ asbesto estas uzata en industrio kaj konstruaĵoj en diversaj landoj!

Sed la mallaŭdantoj pri tiu principo, agantaj precipe en sciencaj medioj, kritikas kaj kontraŭas ĉar ili opinias ke ĝi agas kiel bremso en esplorkampj kaj socia kaj scienca progreso, kies metodo ne rezignas la riskon de la falsebleco. Kaj plue ĝi malfermus la vojon al ekscesoj kaj ekzemplas per la persekuto de sorĉitinoj.

Sed, fine, kredindas kaj dezirendas, ke pragmatismo kapablas trovigi la ĝustan prudentan solvon, kiel okazas rilate la OGM ...

Pri principo de antaŭzorgo direktivis la Eŭropa Komisiono kaj Konferenco de Rio de Janeiro de junio 2001 [1]


INFORMAJ DOKUMENTOJ

  • Italingve: [2]