Procedura regularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La procedura regularo (aŭ procedura reglamento) de organo de institucio aŭ organizaĵo - angle rules of orderrules of procedure, germane Geschäftsordnung - estas la sumo de ĉiuj proceduraj reguloj, laŭ kiu funkciu kunvenoj de tiu organo - ekzemple parlamento, komitato, estrarokomisiono. La procedura regularo povas esti ero de statuto aŭ esti aparta dokumento, por esti pli flekseble adaptebla al ŝanĝitaj bezonoj ol parto de statuto, se regulare difinita plimulto de la organaj membroj decidas pri tia ŝanĝo.

Ne ĉiam ekzistas skriba procedura regularo: Ofte certaj komunikaj reguloj sendiskute praktikiĝas kaj kiel kutimaj estas ĝenerale akceptataj.

Antaŭ la plej detala procedura regularo ne povos antaŭvidi ĉiajn eventualajn situaciojn - se komunika problemo de la institucia aŭ organizaĵa organo ne solveblas per la regularo, necesas ke la membroj de la organo mem trovas proponon por la solvo kaj per plimulto decidas pri ĝi.

Procedura propono[redakti | redakti fonton]

La procedura propono (angle point of order, germane Antrag zur Geschäftsordnung) havas gravan rolon en ĉiuspecaj kunsidoj de instituciaj aŭ organizaĵaj organoj. Ĝi traktendas prioritate, do antaŭ la trakto de ĉiuj temaj demandoj. Aparte proceduraj proponoj pri la organizo de voĉdono aŭ pri la tagordo povas signife influi la decidadon de la kunveno kaj do ankaŭ influi la pritemajn decidojn.

Ke iu kunvenanto havas proceduran proponon, tiu persono kutime indikas per levo de ambaŭ brakoj.

La kunsida gvidanto tiam devas doni la parolrajton al la proponanto (plej malfrue post fino de la ĵus parolanta homo), por ke la proponanto povu klarigi la kialojn por sia procedura propono. Sekve al tio oni kutime demandas, ĉu estas kontraŭa propono. Nur permesatas unu kontraŭa propono. Se ne ekestas ajna kontraŭa propono, la procedura propono konsideriĝas akceptita. Alikaze, se la kunsido ne decidas alie, en voĉdono de ĉiuj decidorajtaj kunsidantoj simpla plimulto decidas pri akcepto aŭ malakcepto de la procedura propono. Se same multaj voĉoj estas por kaj kontraŭ la propono, ĝi konsideriĝas malakceptita.

Iuj proceduraj regularoj pri kunsidoj antaŭvidas, ke dum la proceso de voĉdono ne permesatas proceduraj - do iusence "interrompaj" - proponoj. La korekto de erara voĉdono tiam per procedura propono povas okazi nur post fino de la voĉdono.

En multaj proceduraj regularoj estas antaŭvidite, ke tiuj kunsidantoj, kiuj mem esprimis sian opinion pri ĵus diskutata temo, ne rajtas levi proceduran demandon pri fino de la diskuto, por eviti ke iu diskutanto simple silentigu siajn kontraŭantojn.

Movadaj ekzemploj de proceduraj regularoj[redakti | redakti fonton]