Produktad-divida interkonsento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Production sharing agreementsPSA signifas Produktad-divida interkonsento. La PSA-ojn inventis la usona Departemento de Energio en la 1960-aj 1970-aj jaroj por akiri influon pri naftokampoj en Mez-Oriento kaj Centra Azio. Tiel oni volis tiutempe eviti atakon de la naciistoj - pro vendo de naftokampoj - sed fakte okazis/okazas privatigo de la naftofontoj.

Esenco de la Produktad-divida interkonsento[redakti | redakti fonton]

La naftokampoj restas en posedo de la loka ŝtato, sed la inventintaj eksterlandaj firmaoj ricevas iom da ekspluatita nafto. Ĝis reakiro de la investita mono, je ĉiu ekspluatita nafto havas rajton nur la inventisto.

Se la inventisto reakiris la monon, tiam laŭ la kontrakto, la konzerno kaj la ŝtato dividas la ekspluatitan nafton, la konzerno pagas imposton post sia proporcio. La triko estas, ke oni kontraktas je 25-30 jaroj, tiel la loka ŝtato perdas multan monon dum longaj jaroj. (Tio validas nur je tiuj kampoj, kiuj apenaŭ bezonas investon por la ekspluato.)

En 2005, 12 % de la naftoekspluato okazas per tiu sistemo.

Post okupo de Irako, multaj landoj (ĉefe Usono, Britio) kontraktis laŭ Produktad-divida interkonsento, eluzante la mizeran situon en Irako.