Projekta diskuto:Aŭdioartikoloj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiel oni prononcu ĝin? Ĉu a-u-dioartikoloj aŭ aŭdioartikoloj? Se la dua alternativo estas ĝusta, kial ĝi ne estas nomita Aŭdioartikoloj? --Jujijo 09:14, 30. Jul 2006 (UTC)

Ankaŭ mi ja dubis, kiel korekte nomi tiujn artikolojn? Por mi en la vorto "audio" ĉiu vokalo estas prononcata (do, ne estas "aŭdio"). Sed eble ni uzu tute E-vorton por tio? Dankon pro viaj korektoj! Alauxdo 09:46, 30. Jul 2006 (UTC)

Ĉu Son-artikoloj ne plaĉus al vi? --Jujijo 09:57, 30. Jul 2006 (UTC)

Hmm... Ne vere, tamen. Ne estas simple sono, estas ja pli voĉo! Alauxdo 10:21, 30. Jul 2006 (UTC)
Ha... Ĉu voĉo ne estas sono? --Jujijo 14:08, 30. Jul 2006 (UTC)

Laŭ gramatiko de Esperanto oni legas diference vortojn neutila, balau, kreu ol pneŭmata, aŭdi (ne audi), Eŭropo ankaŭ ne estas Europo ktp. --Jujijo 10:04, 30. Jul 2006 (UTC)

Mi komprenas tion. Alauxdo 10:21, 30. Jul 2006 (UTC)

Mi pensas, ke pli bona, pli allogema nomo estus tia, kian havas plimultoj de Vikipedioj, do ekz. Vikipedio:VikiProjekto Parolanta Vikipedio. Petro@diskkont 16:46, 31. Okt 2007 (UTC)