Projekta diskuto:Aŭdioartikoloj
Kiel oni prononcu ĝin? Ĉu a-u-dioartikoloj aŭ aŭdioartikoloj? Se la dua alternativo estas ĝusta, kial ĝi ne estas nomita Aŭdioartikoloj? --Jujijo 09:14, 30. Jul 2006 (UTC)
- Ankaŭ mi ja dubis, kiel korekte nomi tiujn artikolojn? Por mi en la vorto "audio" ĉiu vokalo estas prononcata (do, ne estas "aŭdio"). Sed eble ni uzu tute E-vorton por tio? Dankon pro viaj korektoj! Alauxdo 09:46, 30. Jul 2006 (UTC)
Ĉu Son-artikoloj ne plaĉus al vi? --Jujijo 09:57, 30. Jul 2006 (UTC)
- Hmm... Ne vere, tamen. Ne estas simple sono, estas ja pli voĉo! Alauxdo 10:21, 30. Jul 2006 (UTC)
- Ha... Ĉu voĉo ne estas sono? --Jujijo 14:08, 30. Jul 2006 (UTC)
Laŭ gramatiko de Esperanto oni legas diference vortojn neutila, balau, kreu ol pneŭmata, aŭdi (ne audi), Eŭropo ankaŭ ne estas Europo ktp. --Jujijo 10:04, 30. Jul 2006 (UTC)
- Mi komprenas tion. Alauxdo 10:21, 30. Jul 2006 (UTC)
Mi pensas, ke pli bona, pli allogema nomo estus tia, kian havas plimultoj de Vikipedioj, do ekz. Vikipedio:VikiProjekto Parolanta Vikipedio. Petro@diskkont 16:46, 31. Okt 2007 (UTC)