Projekto:VikiPrintempo COE 2019/Reguloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konkurso   Reguloj   Partoprenu!   Vikivojaĝo Vikivojaĝo   Diskuto   alilingve    

Art. 1. Konkurso[redakti fonton]

  1. La konkurso VikiPrintempo CEO 2019 (plie nur “konkurso”) estas Esperantlingva versio de grupo da internacie kunordigataj konkursoj sub la nomo Wikimedia CEE Spring.
  2. La konkurson organizas la Vikimedia Uzanto-Grupo Esperanto kaj Libera Scio (plie nur “organizanto”).

Art. 2. Partpreno[redakti fonton]

  1. La konkurso okazas samtempe en la Esperanta Vikipedio kaj la Esperanta Vikivojaĝo (la dua estas en la Vikimedia Kovilo).
  2. La konkurso daŭras ekde la 1a de Aprilo 2019 0:00 ĝis la 31a de Majo 2019 23:59 UTK. Decida estas la tempomarko de redakto.
  3. La konkurson povas partopreni ĉiu registrita uzanto ĉe Vikimedia projekto, krom organizantoj kaj ĵurianoj.
  4. Kiel partoprenantoj estas konsiderataj tiuj uzantoj, kiuj listigis sin ĉe la paĝo por partoprenantoj kaj provizis tie liston da siaj konkursaj artikoloj.
  5. La temo de la konkurso estas Centra kaj Orienta Eŭropo en vasta difino inkludanta la Balkanan duoninsulon kaj Kaŭkazon. Konkrete temas pri la landoj Albanio, Armenio, Aŭstrio, Azerbajĝano. Belorusio, Bosnio kaj Herzogovino, Bulgario, Ĉeĥio, Estonio, Grekio, Hungario, Kartvelio, Kazaĥio, Kroatio, Latvio, Litovio, Moldavio, Montenegro, Nord-Makedonio, Pollando, Rumanio, Rusio, Slovakio, Slovenio, Turkio kaj Ukrainio, la teritorioj Baŝkirio, Tatario kaj Don-regiono, la komunumoj Erzja, Krim-tatara kaj Soraba kaj la teritorioj kun disputata statuso Abĥazio, Ĉednestrio, Kosovo, Krimeo, Montara Karabaĥo kaj Sud-Osetio.
    1. Temoj pri Esperanto estas permesitaj nur se ili rekte rilatas al teritorioj menciitaj en la Art. 2 punkto 4. Temoj pri Esperanto rekte rilataj nur al ekstero de la regiono aŭ tutmondaj aferoj estas malpermesitaj.
    2. Partoprenantoj ne povas partopreni pri temoj, kiuj rilatas al lando de onia origino aŭ lando, kie ili longtempe loĝas (plie nur “iliaj landoj”,”siaj landoj”, “oniaj landoj” aŭ “viaj landoj”). Partoprenantoj ne devas (sed rajtas) publike deklari siajn landojn. Tiujn informojn ili tamen devas deklari al la organizanto plej malfrue 5 tagojn post fino de la konkurso.
  6. Akceptataj estas nur novaj artikoloj kaj plilongigitaj subĝermoj.
    1. Laŭ tiu ĉi regularo validas sekvaj difinoj de “subĝermo”: Subĝermo en Vikipedio estas artikolo kun maksimume 3 frazoj. Subĝermo en Vikivojaĝo estas artikolo kun maksimume 5 frazoj sume, en maksimume 2 sekcioj.
  7. Listaj artikoloj ne estas permesataj.
  8. Tradukoj, ankaŭ maŝinaj, estas akceptataj, se ili plenumas ĉiujn aliajn kondiĉojn.
  9. Konkursaj artikoloj devas esti en konsidereble bona lingvaĵo, respekti kopirajton kaj laŭi kutimojn de la koncerna projekto. Speciale atentindaj kutimoj estas:
    1. en Vikipedio: la temo estas menciinda, prezentita laŭ neŭtrala vidpunkto, la prezentitaj asertoj estas kontroleblaj per entekstaj referencoj al fidindaj fontoj;
    2. en Vikivojaĝo: la temo estas prezentita laŭ justa vidpunkto kaj laŭas kutiman skemon.

Art. 3. Venkaj kriterioj[redakti fonton]

  1. Akceptataj estas artikoloj, al kiuj partoprenanto kontribuis almenaŭ 3 000 B.
  2. Por ĉiu artikolo, kiu plenumas la konkursajn kondiĉojn, la konkursanto ricevas poentojn laŭ jena formulo:
    • artikolo en Esperanta Vikipedio: 1 poento;
    • artikolo en Esperanta Vikivojaĝo: 2 poentoj.
  3. Por ĉiu partoprenanto sumiĝos poentoj ricevitaj en la Esperanta Vikipedio kaj la Esperanta Vikivojaĝo.
  4. Venki povas nur partoprenantoj kun almenaŭ 10 poentojn sume.
  5. 5 partoprenantoj kun la plej granda kvanto de sumaj poentoj estas venkantoj.

Art. 4. Protekto de personaj datumoj[redakti fonton]

  1. La organizanto deklaras, ke li gardos la personajn datumojn provizitajn de konkursantoj nur por necesa tempo kaj nur por traktado de la konkurso kaj provizo de premioj. La organizanto rajtas publike anonci nur uzantonomon, vicordon kaj poentojn de konkursantoj. Publikigo de aliaj informoj fare de organizanto estas ebla nur post skriba interkonsento inter la konkursanto kaj organizanto.

Art. 5. Finaj konstatoj[redakti fonton]

  1. La organizanto rezervas la rajton ŝanĝi la regularon en ajna momento, sed tiel, ke la ŝanĝo respektu justecon de la konkurso. La ŝanĝo estos anoncita en la konkursa paĝo pri regularo.
  2. La organizanto ne estas respondeca pri ajna damaĝo kaŭzita de provizo de malĝustaj informoj fare de konkursanto. La venkinto ne rajtas ricevi financan ekvivalenton de la premio. La konkursantoj akceptas, ke premiojn ne eblas postuli per kortumo. Kaze de disputo pri la konkurso, la finan decidon faras la organizanto.