Projekto:Vikipediaj paĝoj volas fotojn 2021

El Vikipedio, la libera enciklopedio

#WPWP 2021

Reta redakta maratono por aldoni plurmediaĵojn al artikoloj
La #WPWP kampanjo 2021 jam finiĝis! Dankon pro via partopreno!
Kio ĝi estas?

Vikipediaj paĝoj volas fotojn (WPWP) estas ĉiujara kampanjo, dum kiu Vikimedianoj en la diverslingvaj Vikipiediaj projektoj kaj komunumoj aldonas fotojn al Vikipediaj artikoloj, en kiuj bildoj mankas. Tio reklamas la uzon de ciferecaj aŭdvidaj dosieroj kolektitaj el diversaj Vikipediaj fotografiaj konkursoj, fotopromenoj organizitaj de la Vikimedia komunumo, ks. Fotoj atentigas legantojn pli bone ol teksto, ilustras la enhavon, pli bone instruas kaj engaĝas legantojn.

Miloj da bildoj estis donacitaj kaj aldonitaj al Vikimedia Komunejo (Wikimedia Commons) pere de diversaj programoj, fotopromenoj kaj konkursoj kiel internaciajn fotografiajn konkursojn: Vikipedio Amas Monumentojn, Vikipedio Amas Afrikon, Vikipedio Amas Teron, Vikipedio Amas Folkloron, ktp. Sed tamen relative malmultaj el ĉi tiuj fotoj estis uzita ĉe Vikipediaj artikoloj. Hodiaŭ komunejo gastigas milionojn da bildoj sed nur eta parto el ĉi tiuj estis uzita sur vikipediaj artikoloj paĝoj.

Kiel partopreni?

Vikipediaj paĝoj volas fotojn 2021 jam finiĝis.

Antaŭ ol vi komencos, zorge konsultu la regulojn. Se vi estas viki-novulo, jenaj konsiloj povas utili al vi.

Ensaluturegistriĝu!
Trovu artikolon kiu bezonas foton.
Serĉu la ĝustan bildon / sonon / videon en Vikimedia Komunejo.
Aldonu ĝin al la artikolo en taŭgan lokon.
Aldonu #WPWP en la resumo de redakto kaj publikigu viajn ŝanĝojn.

Ĉio farita! Nun ripetu ekde la 2a punkto!

Vi povas vidi kontribuojn al la konkurso

Kion mi povas gajni?

Kontribuado de plurmediaĵoj estas precipe por helpi al Vikipedio en Esperanto, al libera edukado kaj al Esperanto. Al palpeblaj premioj apartenas donackartoj kaj specialaj insignoj al via uzanto-paĝo.

Vi konkursas en kategorio depende de via viki-sperto (kalkulita laŭ kvanto de redaktoj). Specialaj kategorioj (pro aldono de sono aŭ video) estas sendependaj de la ĉefa - vi povas venki en ili ĉiuj 3 samtempe.

Viki-novuloj (malpli ol 500 redaktoj kune en ĉiuj Vikimediaj projektoj antaŭ komenco de la konkurso)

  1. donackarto 30 €
  2. donackarto 20 €
  3. donackarto 10 €
Specialaj, aldonaj kategorioj
  • Sono: donackarto 10 €
  • Video: donackarto 10 €

Viki-spertuloj (500 aŭ pli da redaktoj kune en ĉiuj Vikimediaj projektoj antaŭ komenco de la konkurso)

  1. donackarto 30 €
  2. donackarto 20 €
  3. donackarto 10 €
Specialaj, aldonaj kategorioj
  • Sono: donackarto 10 €
  • Video: donackarto 10 €
Rezultoj

Gratulon al la venkintoj kaj dankon al ĉiuj partoprenintoj!

Novuloj

Ĉefa vicordo

  1. Gilbert Ndihokubwayo
  2. Prajjwal3959
  3. Shihab1729

Speciala kategorio Sono:

  1. (neniu)

Speciala kategorio Video:

  1. Prajjwal3959
  2. Shihab1729