Projekto Psilocibino de Harvardo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Projekto Psilocibino de Harvardo estis serio de eksperimentoj en psikologio kondukitaj de D-ro. Timothy Leary kaj D-ro. Richard Alpert. La fonda estraro de la projekto konsistis el Timothy Leary, Aldous Huxley, David McClelland (la superulo de Leary kaj Alpert ĉe Harvard University), Frank Barron, Ralph Metzner, kaj du gradstudantoj, kiuj laboris pri projekto per meskalino.

La eksperimentoj io antaŭe komenciĝis en 1960 kaj daŭris ĝis marto 1962, kiam aliaj profesoroj en la Harvard-Centro por Esplorado pri Personeco zorgis pri la legitimeco kaj sekureco de la eksperimentoj en interna kunsido. La eksperimentoj de Leary kaj Alpert estis parto de ilia persona malkovro kaj defendo de psikedeloj. Tial, ilia uzo de psilocibino kaj aliaj psikedeloj variis el la akademie sana kaj malferma Eksperimenta Prizona Konkordo, en kiu la enloĝantoj ricevis psilocibinon penante redukti recidivon.