Protekta aresto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Protekta aresto (germane: Schutzhaft), estis la ekster- aŭ para-leĝa kapto de politikaj kontraŭuloj, judoj kaj aliaj persekutitaj grupoj de homoj en Nazia Germanio.  Ĝi estis foje oficiale defendata kiel necesaĵo, por protekti ilin kontraŭ la "justa" kolero de la germana loĝantaro.  Schutzhaft ne antaŭvidis juĝan ordonon, fakte la arestitoj plej verŝajne neniam vidis juĝiston.

Ĉe la aresto kaj "translokado" de tiuj viktimoj submetitaj al Schutzhaft, neniu dokumento estis provizita.  Ĝi estis konsiderata malsama ol normala juĝa agado, kaj ne postulis mandaton aŭ antaŭanoncon.

La viktimoj tiam estis ofte senditaj al koncentrejoj kiel koncentrejo Dachaukoncentrejo Buchenwald.