Provinco Ĵambilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La provinco Ĵambilo (kazaĥe: Жамбыл облысы) estas unu el la provincoj de Kazaĥio. Ĝia ĉefurbo estas la antikva urbo Taraz. Ĝi havas milionon da loĝantoj. La provinco etendiĝas sur 144,200 kvadrataj kilometroj. Ĝi havas landlimojn rekte kun Kirgizio kaj tre proksimas al Uzbekio.