Provinco Abjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
provinco Abjan
أبين

gubernio de Jemeno
Bazaj informoj
Ĉefurbo Zinĝibar
Areo 24 131 km²
Loĝantaro 432 529 (stato: censo de 2004)
ISO-kodo YE-AB
vdr

La provinco Abjan (arabe أبين, latinliterigo Muḥāfaẓat Abyan - laŭ sistemo DMG - respektive Muhafazat Abjan) estas unu el la 20 provincoj (respektive gubernioj) de Jemeno. Ĝi situas en la sudo de la lando, borde de la Golfo de Adeno, kaj oriente de la urbego Adeno.

Laŭ la stato de la censo de 2004 ĝi havis 432 529 loĝantojn. La provinca areo estas 24 131 kvadrataj kilometroj, kaj la loĝdenso rezulte 17,9 loĝantoj por kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Zinĝibar.