Provinco Al Ĝaŭf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la jemena provinco Al Ĝaŭf. Pri aliaj signifoj vidu la apartigan liston Al Ĝauf.
provinco Al Ĝaŭf
‏الجوف

gubernio de Jemeno
Bazaj informoj
Ĉefurbo Al Hazm
Areo 39 500 km²
Loĝantaro 451 462 (stato: censo de 2004)
ISO-kodo YE-JA
vdr

La provinco Al Ĝaŭf (arabe ‏الجوف, latinliterigo Muḥāfaẓat al-Ǧauf - laŭ sistemo DMG - respektive Muhafazat Al Ĝaŭf, foje ankaŭ latinliterigita Al Jawf) estas unu el la 20 provincoj (respektive gubernioj) de Jemeno. Ĝi situas en la nordokcidento de la lando, kaj norde havas vastan limon al Sauda Arabio.

Laŭ la stato de la censo de 2004 ĝi havis 451 462 loĝantojn. La provinca areo estas 39 500 kvadrataj kilometroj, kaj la loĝdenso rezulte 11,4 loĝantoj po kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Al Hazm.